Sentencoj de Salomono 17:19
Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.
Londona Biblio
In The King James Version
He loveth transgression that loveth strife: and he that exalteth his gate seeketh destruction.
In Context
18Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
20Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.
Read all of Sentencoj de Salomono 17
Cross References
1 Samuel 25:36Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo.
1 Kings 1:5Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li.
Proverbs 17:14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
Proverbs 24:27Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.
Proverbs 29:22Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.
Daniel 4:20La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la ĉielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,