Sentencoj de Salomono 20:1
La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
Londona Biblio
In The King James Version
Wine is a mocker, strong drink is raging: and whosoever is deceived thereby is not wise.
In Context
2Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.
Read all of Sentencoj de Salomono 20
Cross References
Genesis 9:21Kaj li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo.
Genesis 19:33Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kuŝis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi leviĝis.
2 Samuel 11:13Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
1 Kings 20:16Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin.
Proverbs 23:29Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
Proverbs 31:4Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn.