Sentencoj de Salomono 27:24
Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.
Londona Biblio
In The King James Version
For riches are not for ever: and doth the crown endure to every generation?
In Context
23Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn.
25Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.
Read all of Sentencoj de Salomono 27
Cross References
1 Samuel 13:14Sed nun via reĝado ne longe daŭros: la Eternulo elserĉis al Si viron laŭ Sia koro, kaj la Eternulo ordonis al li esti estro super Lia popolo, ĉar vi ne plenumis tion, kion la Eternulo ordonis al vi.
Psalms 89:36Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
Proverbs 23:5Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
Isaiah 9:7por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
1 Timothy 6:17Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado;