Sentencoj de Salomono 30:10
Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
Londona Biblio
In The King James Version
Accuse not a servant unto his master, lest he curse thee, and thou be found guilty.
In Context
11Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
Read all of Sentencoj de Salomono 30
Cross References
Deuteronomy 15:9Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso: Alproksimiĝas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via okulo fariĝos malfavora kontraŭ via malriĉa frato kaj vi ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj peko estos sur vi.
1 Samuel 22:9Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris: Mi vidis, ke la filo de Jiŝaj venis en Nobon al Aĥimeleĥ, filo de Aĥitub.
1 Samuel 26:19Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj.
2 Samuel 16:1Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
2 Chronicles 24:22Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu, kaj punu.
Proverbs 24:23Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.