Psalmaro 10:17
Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
16La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.
18Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.
Cross References
1 Chronicles 29:18Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.
2 Chronicles 30:12Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
2 Chronicles 34:27Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
Psalms 9:18Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
Psalms 37:4Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
Psalms 112:7Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.