Psalmaro 102:12
Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
Londona Biblio
In The King James Version
But thou, O LORD, shalt endure for ever; and thy remembrance unto all generations.
In Context
11Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
13Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
Cross References
Exodus 3:15Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.
Job 8:9Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
Psalms 9:7Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
Psalms 90:6Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
Psalms 109:23Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
Isaiah 44:6Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.