Psalmaro 103:19
La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
Londona Biblio
In The King James Version
The LORD hath prepared his throne in the heavens; and his kingdom ruleth over all.
In Context
18Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
Cross References
1 Chronicles 29:11Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
Psalms 2:4La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
Psalms 11:4La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
Psalms 115:3Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
Daniel 4:17Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj.
Daniel 4:34Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj.