Psalmaro 103:5
Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
Londona Biblio
In The King James Version
Who satisfieth thy mouth with good things; so that thy youth is renewed like the eagle’s.
In Context
4Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
6La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
Cross References
Joshua 14:11Ankoraŭ hodiaŭ mi estas tiel forta, kiel en la tago, kiam Moseo min sendis; kiom da forto mi tiam havis, tiom mi nun havas por la milito, por eliri kaj eniri.
Psalms 23:5Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
Psalms 65:4Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.
Psalms 107:9Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
Isaiah 40:31sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.
2 Corinthians 4:16Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago.