Psalmaro 103:9
Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.
Londona Biblio
In The King James Version
He will not always chide: neither will he keep his anger for ever.
In Context
8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
10Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
Cross References
Psalms 30:5Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.
Isaiah 57:16Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
Jeremiah 3:12Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
Micah 7:18Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?