Psalmaro 105:41
Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
Londona Biblio
In The King James Version
He opened the rock, and the waters gushed out; they ran in the dry places like a river.
In Context
40Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
42Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
Cross References
Exodus 17:6Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael.
Nehemiah 9:15Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.
Psalms 78:16Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
Psalms 114:8Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.
1 Corinthians 10:4kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.