Psalmaro 106:23
Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
24Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
Cross References
Exodus 32:11Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
Exodus 32:32nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.
Deuteronomy 9:13Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas ĉi tiun popolon, Mi vidas, ke ĝi estas popolo malmolnuka;
Deuteronomy 9:25Mi do kuŝis antaŭ la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kiujn mi kuŝis; ĉar la Eternulo intencis ekstermi vin.
Job 35:8Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.
Psalms 105:26Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.