Psalmaro 107:1
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:
Londona Biblio
In The King James Version
O give thanks unto the LORD, for he is good: for his mercy endureth for ever.
In Context
2Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
Cross References
1 Chronicles 16:41Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj laŭnome, por kantadi laŭdon al la Eternulo, ĉar eterna estas Lia favorkoreco;
2 Chronicles 7:3Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.
2 Chronicles 20:21Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
Psalms 103:17Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
Psalms 106:1Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psalms 119:68Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.