Psalmaro 109:13
Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
Londona Biblio
In The King James Version
Let his posterity be cut off; and in the generation following let their name be blotted out.
In Context
12Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
14La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
Cross References
Deuteronomy 9:14lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forviŝos ilian nomon el sub la ĉielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli grandnombran ol ili.
Deuteronomy 29:20La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
1 Samuel 3:13Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.
2 Kings 10:10Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Aĥab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija.
Job 18:17La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
Psalms 21:10Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.