Psalmaro 109:7
Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko.
Londona Biblio
In The King James Version
When he shall be judged, let him be condemned: and let his prayer become sin.
In Context
6Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
8Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
Cross References
2 Samuel 15:7Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo: Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;
Proverbs 21:27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
Isaiah 1:15Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
Matthew 23:13Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.
Galatians 3:10Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.