Psalmaro 119:10
Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
Londona Biblio
In The King James Version
With my whole heart have I sought thee: O let me not wander from thy commandments.
In Context
9Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.
11En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.
Cross References
2 Chronicles 15:15Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe.
Psalms 78:37Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
Psalms 119:21Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
Psalms 119:58Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
Psalms 119:118Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
Psalms 119:176Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.