Psalmaro 119:124
Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
Londona Biblio
In The King James Version
Deal with thy servant according unto thy mercy, and teach me thy statutes.
In Context
123Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.
125Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
Cross References
Nehemiah 9:20kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo.
Psalms 51:1Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
Psalms 69:16Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
Psalms 103:10Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
Psalms 119:26Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn.
Psalms 119:76Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.