Psalmaro 119:2
Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
Londona Biblio
In The King James Version
Blessed are they that keep his testimonies, and that seek him with the whole heart.
In Context
1Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
3Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj.
Cross References
Deuteronomy 6:5Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto.
1 Kings 2:3Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
2 Chronicles 31:21Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.
Psalms 105:45Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!
Psalms 119:17Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
Psalms 119:33Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.