Psalmaro 119:37
Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
Londona Biblio
In The King James Version
Turn away mine eyes from beholding vanity; and quicken thou me in thy way.
In Context
36Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
38Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
Cross References
Numbers 15:39Kaj ĝi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros ĉiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laŭ viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malĉaste sekvadas;
2 Samuel 11:2Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.
Psalms 71:20Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
Psalms 119:40Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
Proverbs 23:5Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
Matthew 5:28sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.