Psalmaro 119:98
Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
Londona Biblio
In The King James Version
Thou through thy commandments hast made me wiser than mine enemies: for they are ever with me.
In Context
97Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
99Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
Cross References
Deuteronomy 4:6Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo.
1 Samuel 18:5Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.
1 Samuel 18:30La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.
Psalms 119:30La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.
Proverbs 2:6Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
Colossians 3:16La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.