Psalmaro 121
1Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?
2Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
3Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas.
4Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.
5La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
6En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.
7La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.
8La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.
Study Psalmaro 121
KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)
All Chapters
123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150