Psalmaro 128:2
Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
For thou shalt eat the labour of thine hands: happy shalt thou be, and it shall be well with thee.
In Context
1Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
Cross References
Deuteronomy 28:4Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
Deuteronomy 28:11Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi.
Deuteronomy 28:51Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin.
Psalms 1:3Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
Ecclesiastes 5:18Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo.
Isaiah 3:10Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj.