Psalmaro 132:9
Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
Londona Biblio
In The King James Version
Let thy priests be clothed with righteousness; and let thy saints shout for joy.
In Context
8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
10Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
Cross References
Judges 5:31Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.
Ezra 3:11Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.
Psalms 35:26Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
Psalms 68:3Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.
Psalms 93:1La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
Psalms 132:16Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.