Psalmaro 138:2
Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
3En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
Cross References
1 Kings 8:20Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
1 Kings 8:29por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko.
Psalms 5:8Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
Psalms 36:5Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
Psalms 56:10Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
Psalms 86:15Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.