Psalmaro 139:4
Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
Londona Biblio
In The King James Version
For there is not a word in my tongue, but, lo, O LORD, thou knowest it altogether.
In Context
3Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
5De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
Cross References
Job 38:2Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
Job 42:6Tial mi faras al mi riproĉon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
Psalms 50:19Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
Zephaniah 1:12En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia feĉo, kaj diras en sia koro: La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon.
Matthew 12:35La bona homo el sia bona trezoro elmetas bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas malbonaĵojn.
James 1:26Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.