Psalmaro 140:10
Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
11Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
Cross References
Genesis 19:24Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo.
Psalms 7:17Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.
Psalms 18:13Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
Psalms 55:23Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Psalms 120:4Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj.
Proverbs 28:17Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.