Psalmaro 143:12
Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo, Ĉar mi estas Via sklavo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
Cross References
1 Samuel 25:29Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo.
Psalms 52:5Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
Psalms 54:7Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.
Psalms 116:16Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
Psalms 136:15Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco;