Psalmaro 143:7
Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas; Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.
Cross References
Psalms 22:24Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
Psalms 28:1Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
Psalms 40:17Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.
Psalms 69:17Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
Psalms 70:5Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.
Psalms 84:2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.