Psalmaro 144:5
Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
Bow thy heavens, O LORD, and come down: touch the mountains, and they shall smoke.
In Context
4Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
6Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
Cross References
Exodus 19:18Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.
Psalms 18:10Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
Isaiah 64:1Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj;
Habakkuk 3:3Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.