Psalmaro 145:18
Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
Londona Biblio
In The King James Version
The LORD is nigh unto all them that call upon him, to all that call upon him in truth.
In Context
17Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
Cross References
1 Kings 18:27Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris: Kriu per laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, aŭ eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas; eble li dormas, li do vekiĝos.
Psalms 34:18Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
Psalms 46:5Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
Psalms 119:151Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
Isaiah 1:15Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
Jeremiah 29:12Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.