Psalmaro 145:20
La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
Londona Biblio
In The King James Version
The LORD preserveth all them that love him: but all the wicked will he destroy.
In Context
19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
21La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.
Cross References
Exodus 20:6kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
Psalms 1:6Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Psalms 9:17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Psalms 37:28Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
Psalms 104:35Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!
John 10:27Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;