Psalmaro 146:7
Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;
Cross References
Psalms 10:14Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.
Psalms 12:5Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
Psalms 68:6Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
Psalms 72:4Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
Psalms 105:17Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
Psalms 107:14Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.