Psalmaro 147:6
La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
The LORD lifteth up the meek: he casteth the wicked down to the ground.
In Context
5Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.
7Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
Cross References
1 Samuel 2:8Li levas malriĉulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.
Psalms 37:11Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
Psalms 55:23Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Psalms 145:14La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
Psalms 149:4Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
Malachi 4:3Kaj vi piedpremos la malpiulojn, ĉar ili estos polvo sub la plandoj de viaj piedoj en tiu tago, kiun Mi aranĝos, diras la Eternulo Cebaot.