Psalmaro 147:9
Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
Londona Biblio
In The King James Version
He giveth to the beast his food, and to the young ravens which cry.
In Context
8Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
10Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
Cross References
Job 38:41Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?
Psalms 136:25Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psalms 145:16Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
Luke 12:24Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!