The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 148

1Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto.

2Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.

3Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.

4Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.

5Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.

6Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.

7Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;

8Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

9Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;

10Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;

11Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;

12Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.

13Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.

14Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!

← Psalmaro 147Read In The App, Free →Psalmaro 149 →

Study Psalmaro 148

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150