Psalmaro 16:2
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.
Londona Biblio
In The King James Version
O my soul, thou hast said unto the LORD, Thou art my Lord: my goodness extendeth not to thee;
In Context
1Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Cross References
Job 35:7Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano?
Psalms 27:8De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
Psalms 50:9Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
Psalms 89:26Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
Isaiah 26:13Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.
Zechariah 13:9Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio.