Psalmaro 18:9
Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
Londona Biblio
In The King James Version
He bowed the heavens also, and came down: and darkness was under his feet.
In Context
8Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
10Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
Cross References
Exodus 19:18Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.
Deuteronomy 33:26Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun, Kiu sidas en la ĉielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.
Psalms 50:3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
Psalms 97:3Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
Isaiah 51:6Levu al la ĉielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; ĉar la ĉielo disneniiĝos kiel fumo, kaj la tero elfrotiĝos kiel vesto, kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektiĝos.
Joel 3:16Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael.