Psalmaro 19:10
Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
Cross References
1 Samuel 14:26Kiam la popolo venis en la arbaron, ili vidis, ke jen fluas la mielo; sed neniu levis sian manon al la buŝo, ĉar la popolo timis la ĵuron.
Job 28:15Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
Psalms 119:72Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
Psalms 119:127Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
Proverbs 8:10Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
Proverbs 16:16Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.