The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 20

1La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.

3Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.

4Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.

5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.

6Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.

7Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

8Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

← Psalmaro 19Read In The App, Free →Psalmaro 21 →

Study Psalmaro 20

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150