Psalmaro 25:19
Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
Londona Biblio
In The King James Version
Consider mine enemies; for they are many; and they hate me with cruel hatred.
In Context
18Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
20Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
Cross References
2 Samuel 17:2Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la reĝon solan.
Psalms 11:5La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
Psalms 27:2Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
Psalms 38:19Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
Psalms 52:2Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
Psalms 57:4Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.