Psalmaro 27:6
Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
Cross References
Genesis 40:13post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laŭ la maniero de antaŭe, kiam vi estis lia vinisto.
2 Samuel 7:9kaj Mi estis kun vi ĉie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
2 Samuel 22:49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
1 Chronicles 22:18La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon ĉiuflanke ĉirkaŭe; ĉar Li transdonis en miajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj la lando humiliĝis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia popolo.
Ezra 3:11Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo.
Psalms 3:4Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.