Psalmaro 28:9
Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
Save thy people, and bless thine inheritance: feed them also, and lift them up for ever.
In Context
8La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
Cross References
Deuteronomy 1:31kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, ĝis vi venis al ĉi tiu loko.
Deuteronomy 9:29Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
2 Samuel 7:7Kien ajn Mi iris kun ĉiuj Izraelidoj, ĉu Mi diris eĉ unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis paŝti Mian popolon Izrael, dirante: Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
1 Kings 8:51Ĉar ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.
Ezra 1:4Kaj al ĉiu, kiu restis, en kiu ajn loko li loĝas, la loĝantoj de lia loko helpu al li per arĝento, per oro, per alia havo, kaj per brutoj, kun memvola donaco por la domo de Dio, kiu estas en Jerusalem.
Psalms 25:22Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.