Psalmaro 3:7
Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
8Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.
Cross References
2 Samuel 18:8La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.
Job 29:17Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon.
Psalms 7:6Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.
Psalms 12:5Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
Psalms 35:23Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
Psalms 58:6Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!