Psalmaro 30:1
Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
Londona Biblio
In The King James Version
I will extol thee, O LORD; for thou hast lifted me up, and hast not made my foes to rejoice over me.
In Context
2Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.
Cross References
Deuteronomy 20:5Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros;
2 Samuel 6:20Kiam David revenis, por beni sian domon, Miĥal, filino de Saul, eliris renkonte al David, kaj diris: Kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu elmontris sin hodiaŭ antaŭ la okuloj de la sklavinoj de siaj servantoj, kiel sin elmontras iu el la publikaj dancistoj!
2 Samuel 20:3Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
1 Kings 8:63Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon de la Eternulo.
Psalms 13:4Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.
Psalms 27:6Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.