Psalmaro 30:5
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
6Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.
Cross References
Exodus 3:15Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.
Psalms 16:11Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Psalms 46:5Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
Psalms 56:8Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
Psalms 63:3Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
Psalms 103:9Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.