Psalmaro 31:3
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
Londona Biblio
In The King James Version
For thou art my rock and my fortress; therefore for thy name’s sake lead me, and guide me.
In Context
2Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
4Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
Cross References
Joshua 7:9Kiam aŭdos la Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
Nehemiah 9:19Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;
Psalms 23:2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Psalms 25:9Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
Psalms 43:3Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
Psalms 79:9Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.