Psalmaro 31:5
En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
Londona Biblio
In The King James Version
Into thine hand I commit my spirit: thou hast redeemed me, O LORD God of truth.
In Context
4Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
6Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.
Cross References
Genesis 48:16la anĝelo, kiu savis min de ĉia malbono — Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multiĝu sur la tero.
Deuteronomy 32:4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
Psalms 130:8Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.
Luke 23:46Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.
2 Timothy 1:12Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.
Titus 1:2kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj,