Psalmaro 32:4
Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.
Cross References
1 Samuel 5:6Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
1 Samuel 5:11Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
Job 16:21Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
Job 33:7Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
Psalms 38:2Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
Psalms 39:10Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.