Psalmaro 34:21
La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.
Londona Biblio
In The King James Version
Evil shall slay the wicked: and they that hate the righteous shall be desolate.
In Context
20Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
22La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.
Cross References
Exodus 12:46En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu.
1 Samuel 19:4Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li: La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi;
1 Kings 22:8Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel.
Psalms 20:8Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
Psalms 37:30La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
Psalms 89:23Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.