Psalmaro 37:34
Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
33Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
35Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
Cross References
Job 17:9Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
Psalms 25:13Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
Psalms 37:3Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
Psalms 37:9Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
Psalms 91:8Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Psalms 92:12Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.