Psalmaro 37:40
Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
39La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.
Cross References
Psalms 17:13Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
Psalms 27:2Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
Proverbs 20:22Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
Isaiah 46:4Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos.
Daniel 3:28Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.
1 John 2:13Mi skribas al vi, patroj, ĉar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, ĉar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, ĉar vi konas la Patron.